domenica 21 novembre 2010

La malfortuna Romia Imperiestro Valeriano.

En la tria jarcento p.K. romia imperio estis en plena krizo.
En la jaro 253 p.K imperiestriĝis Valeriano kiu klopodis savi imperion.
Malamikoj estis norde, kie estis germanoj kaj oriente, kie estis regno de Persio.
Por pli bone batali ambaŭ malamikojn, li decidis dividi romian militistaron duone: unu duonon al filo Gallieno por defendi imperioparton okcidente kaj alian duonon al si por la orientparto.
Li militis kontraŭ persioj dum sep jaroj sukcesante haltigi ilin kaj savi limojn.
Tamen, en la jaro 260 p.K ( jaro ne estas certa) li kun tutaj siaj gneraloj estis kaptita de Ŝapuro, reĝo de Persio.
Kio poste okazis al eksimperiestro ne estas certa.
Laŭ kristiana verkisto, Lattanzio, kiu skribis " De mortibus persecutorum" (Pri mortoj de persekutantoj), li estis uzita de persa reĝo Ŝapuro kiel ŝtupo por ekrajdi sur ĉevalo.
Tiu finiĝo, laŭ Lattanzio, estis dia puno.
Li mortis sklavo.
Nu, mi demandas al mi kion li pensis en sia menso!?

Nessun commento:

Posta un commento