domenica 5 dicembre 2010

La itala mangxajxo : pastrecepto!

La plej fama itala mangxajo estas, mi kredas, krom la pico, la pastajxo.
Vi povas prepari kun tomatoj kaj viando kaj nur kun tomato, kun fromagxo kaj butero k.t.p.
Unue, vi devas bolligi akvon: tiu afero okazos post 15 minutojn. Memoru meti ankaux kelkajn grandajn salerojn.
Dum kaj gxis akvo bollos, vi povas prepari sukon. Unue vi devas kuiri ajlon aux cepon aux ambaux kune kun oleo. Kiam cepo aux ajlo komencos nigrigxi, vi povas meti tomaton, malgrandajn salerojn kaj kuiri gxis tomato suffice kuntirigxos.
Kiam akvo bollos, metu en la kuirporton la pastajxon sed evitu ke gxi tro kuiru; post kelkaj minutoj vi devas dauxre gustumi por konstati se gxi estas jam preta. Tio estas tre grava afero en la prepareco de la pastajxo.
Kiam pastajxo estos preta, elakvigu la pastajxon kaj spicu gxin kun kuirita tomato.
Mi sugestas trinki blankan vinon somere, rugxon vintre..
Bonan apetiton!

Malnova, ĉiama Romo. La Urbo(kaj la Mondo :Urbi et Orbi).

Eble, ne ĉiuj scias ke kiam Papo, dimanĉe, benas, tion faras en la latina lingvo dirante "Urbi et Orbi": al la Urbo kaj al la Mondo.
La Urbo estas, kompreneble, Romo.
Tiu urbo estas unu el la pley grandaj kaj gravaj urboj en historio.
Promenante tra ĝiaj monumentoj, oni povas revivi la diversajn epokojn eĉ uzante malmultan fantazion.
Riĉuloj, reĝoj, imperatoroj, ĝneraloj, militistaroj, pastroj, k.t.p., ĉiuj ili malestiĝis sed iliajn domojn, reĝejojn, arkojn, kolonojn, stratojn ankoraŭ hodiaŭ oni povas admiri.
La plej fama exemplo estas, mi opinias, Koloseo, kies vera nomo estis "Amfiteatro Flavio" tiel nomata pro la familia nomo de imperatoroj, Tito (patro), Tito(filo) kaj Domiziano Flavio, kiuj ĝin konstruis en la unua jarcento post Kristnaskiĝo.
Ene, gladiatoroj batalis kaj, bedaŭrinde, ofte, mortis se imperatoro, kiel premio pro ilia kapableco, ne savis vivon levante dikan fingron!
Antaŭ Koloseo estas monteto, nomata Palatino, kie estis imperia palaco pli ĝuste palacoj.
Unua imperatoro estis Augusto kies nomo estas nun nomo de oka monato de jaro. Lasta estis Romolo Augusteto kiu estis elreĝigita en jaro 476 p.K.
La ĉiama Urbo estis plena je temploj, cirkoj, akvejoj.
La plej grava malnova templo estis tiu sur monteto Capitolio dediĉita je dio Jupitero : Templo de plej bona, plej granda Jupitero .
Belega, admirinda, hodiaŭ, estas la placo sur tiu monteto farita de Mikelanĝelo en kiu troviĝas ankaŭ famaj muzeoj.
Malnova urbo estis tute maldextre je rivero Tibero.
En la mezo de rivero estis insulo nomata tibereta insulo kies formo memorigas ŝipon.
Dextre, hodiaŭ estas alia gravega loko :Placo (de la ) sankta Petro kie situas la plej granda preĝejo de kristaneco, konstruita sur loko kie Sankta Petro estis krucumita sed kun kapo malsupre.
Tombo de la sankto estis retrovita sub altaro.
Mi esperas ke vi havu malgrandan sed ĉarman ideon pri Romo.
Ĝis