domenica 21 novembre 2010

Laborvivo!

Okuloj malfermiĝas
lumo bonvenigas!
Memoraĵoj ...pensoj, zorgoj....
pli bone daŭri dormi...
Ek, kuraĝe
ne kuŝu senage!
vi devas, povas leviĝi
kaj baldaŭ aktiviĝi
Iom post iom
tagon vivu tiom
kaj vespere hejme
vi vivos fiere
sciante ke post hodiaŭ
certe venos morgaŭ!

La malfortuna Romia Imperiestro Valeriano.

En la tria jarcento p.K. romia imperio estis en plena krizo.
En la jaro 253 p.K imperiestriĝis Valeriano kiu klopodis savi imperion.
Malamikoj estis norde, kie estis germanoj kaj oriente, kie estis regno de Persio.
Por pli bone batali ambaŭ malamikojn, li decidis dividi romian militistaron duone: unu duonon al filo Gallieno por defendi imperioparton okcidente kaj alian duonon al si por la orientparto.
Li militis kontraŭ persioj dum sep jaroj sukcesante haltigi ilin kaj savi limojn.
Tamen, en la jaro 260 p.K ( jaro ne estas certa) li kun tutaj siaj gneraloj estis kaptita de Ŝapuro, reĝo de Persio.
Kio poste okazis al eksimperiestro ne estas certa.
Laŭ kristiana verkisto, Lattanzio, kiu skribis " De mortibus persecutorum" (Pri mortoj de persekutantoj), li estis uzita de persa reĝo Ŝapuro kiel ŝtupo por ekrajdi sur ĉevalo.
Tiu finiĝo, laŭ Lattanzio, estis dia puno.
Li mortis sklavo.
Nu, mi demandas al mi kion li pensis en sia menso!?

Duondiotrinkajxo

Vine,
Die vivas
la ebriulo vinuzinta
kaj neniam senvinanta
kaj ankaŭ diojn
pri ĉiam li mirantajn
oni vidas ofte diri
povu mi lin aliri.

Malkovro de Esperanto!

Antaux 4 monatoj mi malkovris Esperanton kaj mi miris pro gxia facileco.
Kompreneble necesas studi Esperanton tiel, kiel aliajn lingvojn sed ... dum malmulte da tempo oni povas legi,skribi kaj paroli al la tuta mondo.
Oni povas paroli al eksterlandanoj el malsamaj landoj sen plu memori ke ili ne estas samlandanoj.
Emocio estas tre agrabla kaj mi esperas ke multuloj faru la saman sperton!
Do, mi gxisas vin kaj invitas al Esperantujo!

Scoperta dell'Esperanto.
4 mesi fa ho scoperto l'Esperanto e mi sono meravigliato per la sua facilità.
Naturalmente occorre studiarlo cosi' come  le altre lingue ma...con poco tempo si può leggere, scrivere e parlare a tutto il mondo.
Si può parlare a stranieri delle diverse nazioni senza più ricordare che non sono connazionali.
L'emozione è molto gradevole ed io spero che molti facciano la stessa esperienza!
Dunque, vi saluto ed invito all mondo dell'Esperanto!