domenica 5 dicembre 2010

La itala mangxajxo : pastrecepto!

La plej fama itala mangxajo estas, mi kredas, krom la pico, la pastajxo.
Vi povas prepari kun tomatoj kaj viando kaj nur kun tomato, kun fromagxo kaj butero k.t.p.
Unue, vi devas bolligi akvon: tiu afero okazos post 15 minutojn. Memoru meti ankaux kelkajn grandajn salerojn.
Dum kaj gxis akvo bollos, vi povas prepari sukon. Unue vi devas kuiri ajlon aux cepon aux ambaux kune kun oleo. Kiam cepo aux ajlo komencos nigrigxi, vi povas meti tomaton, malgrandajn salerojn kaj kuiri gxis tomato suffice kuntirigxos.
Kiam akvo bollos, metu en la kuirporton la pastajxon sed evitu ke gxi tro kuiru; post kelkaj minutoj vi devas dauxre gustumi por konstati se gxi estas jam preta. Tio estas tre grava afero en la prepareco de la pastajxo.
Kiam pastajxo estos preta, elakvigu la pastajxon kaj spicu gxin kun kuirita tomato.
Mi sugestas trinki blankan vinon somere, rugxon vintre..
Bonan apetiton!

Nessun commento:

Posta un commento